Strobilo (planto)

Tiu ĉi artikolo temas pli ĝenerale pri planta morfologio. Se vi volas legi pri la floraro resp. semujaroj de pinofitoj, legu strobilo.

Strobilo (Strobilus) estas strukturo de multaj terplantaj specioj konsistanta el dense agregitaj strukturoj laŭ la tigo, portantaj sporangiojn. Ankaŭ la ligneca semostrobilo de pingloarboj nomiĝas strobilokonuso, sinonime al la nefaka signifo de strobilo. Strobilon karakterizas centra akso (anatomie tigo) ĉirkaŭita de helikforme fiksitaj aŭ krucpoziciaj strukturoj kiuj povas esti modifitaj folioj aŭ modifitaj tigoj.

Folioj kiuj portas sporangiojn estas nomataj sporofiloj, tigoj kun sporangioj nomiĝas sporangioforoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search